Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

monerojn,” mi surprize diris.

“Mia onklo,” li rediris kun pacienca suferemo, “havis du okupadojn; unue, li pruntedonis monon al bezonuloj je alta procento, tenante de ili hipotekojn; — estis el tio, ke li haviĝis ĉiom da sia riĉaĵo; due, lia maljuna cerbo enhavis la ideon, ke li estas lerta ĥemiisto, kaj iamaniere li ekkredis, leginte du-tri antikvajn librojn, ke ne estas neeble fari oron el aliaj metaloj, se oni sufiĉe longe laboros. La horojn, kiam li ne ĉirkaŭveturis la regionon kolektante siajn procentaĵojn, li pasigis en sia kelo, kie li estis konstruiginta brikan fornon kaj ceteran aparaton ĥemiistan; boligante aĵojn en potoj, elvokante odorojn el retortoj, enfosante per la nazo en la inter-