Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nojn de la antikvaj libroj, kaj ĉiam kredante, ke morgaŭ aŭ proksimsemajne li atingos la celatan bulon de artefarita oro. Ofte je iu aŭtuna vespero, kiam la malgaja vento ĉirkaŭblovis sekajn falintajn foliojn ĉirkaŭ la korto de la domo, kaj mi deviĝis porti iun sitelon da akvo de la pumpo al la maljunulo en la kelo, mi ne povis ne frosttremi kiam mi ekmalfermis la kelpordon, kaj vidis tie sube en la ruĝa lumo de la forno la kreiton starantan, rigardegantan la bolantajn ĥemiaĵojn, dum fajrradioj rebrilis de liaj grandaj okulvitroj, similigante lin al ia koboldo. Ĉu mi diris, ke mia onklo estis la plej malbelega homo, kiu iam vivis?”

“Oni neniam supozus, ke ĝi kuras en la