Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Oni pensus, ke ambaŭ kunhavas interkomprenon por kiel eble plej grande min humiligi.

“Kiel mi pligrandiĝis versaŭ virgrandeco, tiel ankaŭ kreskadis mia malamo kontraŭ mia onklo kaj lia mopso. Lasinte ilin en la kelo vespere kaj suprenrampante al mia mizera lito, mia knaba cerbo ĉirkaŭturnadis time ĝojajn imagojn pri kiamaniere mi ŝatus ilin mortigi. Komence, tiuj estis nur komfortigaj revoj de neebleco; sed post tempo, kiam mi ekviriĝis, ili fariĝis seriozaj. Dum mi ĉiutage daŭrigis mian sklavecan laboregon, pli kaj pli maldikiĝante, la mopso vivadis kiel iu efektiva princo. Ĉiam sufiĉego por manĝi, molaj litoj, zorgaj lavadoj, faris ĝin pli kaj pli grasa kaj