Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pladon kontraŭ ĝian malbenitan kapon. Sed ne; estis nur revo, estigita de miaj nervozaj malamsentoj.

“Tempo pasadis, kaj tiu astmoza mopso fariĝis al mi preskaŭ nesuferebla. Vi demandos, kial mi ne forlasis mian onklon kaj serĉis okupadon aliloke? Mi klarigos: mia multjara meditado pri mortigi la avarulon komencis kreski en difinitan planon. Mi estis eltrovinta la lokon en la kela muro, kie la maljunulo kaŝadis sian monon; kaj mi decidis je la unua favora okazo fini lin per tranĉilo, enterigi lin en la legoma ĝardeno, kaj foriri kun la mono.”

“Benu miajn butonojn!” mi interrompis en senspira surprizo. “Kaj vi faris ĝin?” ĉirkaŭrigardante maltrankvile la