Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tranĉilon kaŝita en sia pantalon-krurumo.

“Jes,” li diris. “Cirkaŭ la dekdua horo mi aŭdis la maljunulon kaj la mopson iri al sia dormĉambro. La astma siblado de la besto resonadis tra la koridoroj, akompanante la krakadon de la ŝuoj de la avarulo. Post plua horduono, ĉio silentiĝis. Mi dekuŝigis miajn ŝuojn kaj paŝis zorge al la ĉambro.”

“Eŭh!” mi diris.

“Nu,” rakontis la homo, “mi trovis la hundon esti la sola malfacilaĵo. Mi intencis mortigi ĝin la unua; sed mi deviĝis forigi mian onklon, ĉar li ekvekiĝis. Tiam okazis longa batalo kun tiu mizeriga mopso; mi ne povis ĝin kapti, kaj dum ĝi grase dancis ĉirkaŭ la meblaro kaj montris la dentojn el sub seĝoj kaj