Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝrankoj, siblante kaj siblegante kontraŭ mi, mi preskaŭ perdis mian racion. Sed mi ne perdis ĝin; mi estas ĝuste tiel cerbsana nun, sinjoro, kiel mi estis antaŭ tiu okazo; ne rigardu min tiel!”

“Mi ne rigardas vin,” mi timete respondis.

“ — Fine mi ĝin kaptis,” daŭris la homo, post unu-du suspektemaj spirblovoj. “Fine mi ĝin kaptis, kaj tranĉis ĝian gorĝon! Kia ĝojo estis tio, kiam tiu sibla spirado jam ne min turmentis!

“Mi portis la korpojn en la ĝardenon, kaj tie plantis ilin du metrojn sub la tersupraĵo. Tie restu! mi diris, debatante teraĵon de miaj manoj, kaj portante la fosilon en la ĉevalejon; nun al la mono! kaj mi iris en la domon kaj mal-