Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

supren al la ŝranko, en kiu mi sciis ke la mono estas.

“Ĝojege mi malfermis la pordeton de la ŝranko, alte tenante mian kandelon, kaj fajfante gajan melodion. Sinjoro! Kion mi vidis tie?”

“Mi ne scias,” mi respondis.

“Mi vidis tiun mopson, kiun mi ĵus enterigis en la ĝardeno, okulfiksantan min per du lumozaj okuloj! Miaj genuoj sin frapegis reciproke; mi staris kun ia kandelo ŝanceliĝanta en mia senpova mano — ĝis kun spirego de rekuraĝiĝo mi ekkomprenis, ke tio estas nure bruna sako plena je moneroj, kaj ke la du okuloj estas du O’oj de la vorto MONO, pentrita sur ĝi en blanka koloraĵo. Mi prenegis la sakon en miajn malvarmajn