Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iri en la kelon, kie image la fantoma mopso staris, gardante la trezoron de sia mastro.

“Forta ekblovo de vento subite puŝis min versaŭ la korta pordo, kaj mi elmarŝis sur la vojon kaj komencis mian vojaĝon al la urbo, kie mi intencis vivadi kiel ĝentilhomo. La plezura sento de la peza sako, kaj de liberiĝo el la tiranio de mia onklo, igis min marŝi kun pli kaj pli fieraj kaj ĝojaj paŝegoj; kaj por defendo kontraŭ rabistoj kaj ceteraj tiaj malbonuloj mi havis la grandan viando-tranĉilon interne de mia pantalon-krurumo.”

Jam de kelkaj minutoj la ideo kresketis en mia animo, ke mia samtablano havas difekton en siaj kapaj aranĝaĵoj.