Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun malvarma senmoveco. “Hontu!” mi fine diris al mi, paŝante kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la ĉambro. “Tiuj estas subterigitaj, neniam malkovriĝonte; ĉiom da la omar-salatoj en la mondo ne povus ilin elvenigi.” Mi dismetis la siblintajn karbpecojn, resaltis en liton kaj ekdormis.

“Mi sonĝis esti revizitanta la domon de mia onklo; estis bela varmeta oktobra tago, kaj en miaj komfortaj vestoj, kun moneroj tintantaj en mia poŝo, mi promenis laŭ la vojo kondukanta preter la mizera loĝejo. En mia sonĝo la deziro kaptis min eniri en la korton kaj piedpremegi la teron de la terpoma bedo, por esprimi mian malestimon kaj ankaŭe certiĝi, ke la subterigitoj ne penas elrampi. Mi enrigardis super la kortmuro, kaj