Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tis al vi; ĉiu estis pri mopsaj hundoj, kiuj persekutis min je ĉia maniero, kian vi povus imagi. Ĉiu sonĝo komenciĝis kun la aŭdiĝo de tiu spira sono, kaj finiĝis kun la mopso venanta versaŭ mi — marŝe, fale, rampe, aŭ fluge — kun la evidenta intenco fiksi siajn dentojn en mian kolon. Vere estas, ke ĉiufoje mi sukcesis eviti ĝin per ia lerta maniero, je kiu mi vekiĝis; sed la persisteco de la besto post iom da tempo min kredigis, ke tiuj ĉi aperoj havas ian signifon. Mi memoris tre forte nun unu pasintan tagon, kiam mia onklo diris ridaĉe, ke se oni iam perforte mortigus lin, Princo certe lin venĝus. “Ĉu ci ne min venĝus, hundeto? li estis dirinta, kaj ĝuste je tiu momento la besto astme tornis (tio