Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estis ofta ago ĝia) kaj en la ago faris mallevon de la kapo, kvazaŭ ĝi signus jeson. Al mi nun pripensanta tiun okazon, la ideo subite fariĝis eksterordinare klara, ke eble tiu venĝado nun komenciĝas. Pluaj okazaĵoj estis certigontaj min, ke tiu estas la fakto; ke tiun manieron de punado aranĝis interkonsente la du malaperintoj en la terpoma bedo.

“Estis la unua tago, je kiu mia kruro estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu fari sur lambastonoj promeneton tre zorgegan ĉirkaŭ la domo. Pasante tra unu koridoro mi aŭdis ian siblan sonon venantan el la kuirejo, kaj paŝetis malrapide tien por ordoni, ke oni ĉesigu tiun sonon. Troviĝis tie maljuna virino, frotlavanta la kuirejan plankon. Kun sur-