Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prizo kaj malplezuro mi percevis, ke ŝi frotas la plankon per mopsa hundo. La besto faradis siblajn spiregojn de malĝuo.

“Kial je la diablo, virino, vi ne uzas broson?” mi kriis kolere.

“La maljunulino sin ĉirkaŭturnis por rigardi min, malfermbuŝa pro astono, kaj ĉesis froti. Tuj la objekto en ŝia mano fariĝis frotlava broso.

“ ‘Mi konjektas ke vi estas iomete febroza ankoraŭ, via moŝto,’ ŝi lakone diris, post mallonga rigardego je mia vizaĝo. ‘Plej bone estus reiri liton,’ kaj kun energiaj muskoloj ŝi rekomencis frotegi la plankon, farante laŭtajn siblojn; kiam senhezite la broso remopsiĝis. Kun ĝemo de malespero, mi paŝetis for.