Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi antaŭvidis kio okazos, kiam la aŭtomobilo ekmoviĝos; tamen mi ne povis min fortiri de mia rigardejo, ĝis je l’ unua raŭka eksplodo de ĝiaj cilindroj, la mopso estis tie, astme spireganta, dum ĝi formarŝis laŭ la vojo, malestime rigardante min super sia ŝultro.

“Mi residiĝis malproksime de la fenestro, viŝante ŝviterojn de mia frunto. Kio okazis? Kion signifas ĉio ĉi? Ĉu tiu kozo estas destinita sekvi min el miaj sonĝoj en la horojn maldormajn? Mi pensis denove pri la mopsiĝema broso en la kuirejo. Sen tute konscii kion mi faras, mi prenis de la tablo malgrandan libron kaj medite ĝin frotis sur la brako de mia seĝo. La frotado faris soneton surprize similan al raŭka spirado, kaj