Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konvinkis min, ke estas nur unu ebla klarigo de ili.”

“Vi vidis, kompreneble,” mi interĵetis, “ke vi havas iluzion rilate siblajn sonojn, kiu devus esti kuracata.”

“Tute ne, tute ne,” li kompateme respondis. “La ordinara persono tre facile tion supozus; sed mi estas individuo kun neordinare logika cerbo. Per ĉeno de rezonado, kiun mi ne povus bone klarigi al vi, sed kiu estas tute klarega al mi mem, mi ĝisvenis la veran kaŭzon. La onklo kaj la mopso en la terpoma bedo post zorga interkonsulto kundecidis, ke la mepso plenumu lertan revenĝon kontraŭ mia mortigo de ili. Tiu revenĝo estas ke la mopso sekvu min ĉiam kaj ĉien, maskante sin sub formoj de diversaj objek-