Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi. Tiu mopso neniam min lasis, nek lasos ĝis ĝi estos min fine mortiginta; dekfoje ĉiutage ĝia spirado min naŭzigas kaj terurizas; ĝi estas post mi kien ajn mi vagu, atendante la momenton por sin aperigi tra la kurteno de nevidebleco; ĝi sekvas min sur la strato, en domojn; ĝi estas tie ĉi nun.”

“Ho, sensencaĵo,” mi nekomforte kontraŭdiris, rigardetante sub la tablon.

“Ne ĝeniĝu — vi ne povas ĝin vidi,” li diris sopirege; “mi mem ne scias, en kiu parto de la ĉambro ĝi nunmomente estas; sed tiam, kiam via bifteko siblis en la kuirejo, mi sciis bone, ke mia malamiko estas tie, preta elsalti kontraŭ min, fiksonte siajn dentojn en mian kolon. Je iu ajn renkonto ĝi povos atingi min; mi