Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apud ni. Malvarma aerblovo tuŝis mian nukon, kaj mi komencis terni.

La vizaĝo de la rakontinto morte blankiĝis; dum unu sekundo li okulfiksis min kun esprimo de nehoma horurego, kaj tiam li ekkriis, “Vi estas la mopso de mia onklo!” kaj flugis al la stratpordo renversante tablojn kaj seĝojn. Unu blekego, unu malapera flirtego de brakoj kaj kruroj, kaj li estis for.

“Kompatindulo!” diris lakone la kasistino, kiu estis rigardinta tiun sensacian deiron. “Ĉu li rakontis al vi tiun historion lian? Ni konas lin; li foje manĝas tie ĉi. Radojn en la kapo, li havas. Tute sendanĝera, tamen. Dankas vin, sinjoro. Bontagon, sinjoro.”

Kaj ĉu mi iam aŭdis plu da li?