Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jes — tio estas kial mi decidis elskribi tiun ĉi rakonton. Lastsemajne en mia tagĵurnalo mi rimarkis la jenan paragrafon: —

“Inter la kelkaj mortoj, kiuj okazis en tiu-ĉi urbo dum la hieraŭa ventega tempesto, neniu estis pli stranga ol tiu de unu kvieta sinjoro, kies korpo troviĝis sur la planko de lia apartamento lastan vesperon. El la cirkonstancoj ŝajnas ke la sinjoro, kiu ial havis fortan malŝaton al ĉiaj sonoj fajfecaj, estis peninta ĉesigi la venton enblovi tra malgranda truo en la kadro de sia ĉambra fenestro. Li evidente celis meti kontraŭ la truon la unuan objekton, kiun li pripensis, kiu ŝancis esti peza valizo. La fenestro estis tre alta en la muro, kaj oni opinias ke la valizo, ĝuste kiam ĝi metiĝis sur la fenestran sojlon, defalis sur la levinton kaj sternis lin sur la planko. La stranga parto de la afero estas, ke iamaniere la valizo ŝancis fali renversite, kaj ĝia braza seruro frapis la malfeliĉulon rekte sur la gorĝon, farante