Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

danĝeran vundon tute tian, kian farus la dentoj de iu besto. Kelko da sango rimarkiĝis sur la seruro kaj konvinkis la lin trovintojn pri kio okazis. La vundo sola ne sufiĉus mortigi la sinjoron; la kuracistoj kunopiniis, ke la morton kaŭzis efektive malforto de la koro. Iu scivolemulo poste provis remeti la valizon sur la fenestron, por certe trovi, ĉu ĝi tie restos. La vento tiutempe ankoraŭ fortege blovis, kaj kiam la valizo estis metita tuŝe la truon, la barita aerblovo unue faris plej eksterordinare laŭtan siblon dum kelkaj sekundoj: tiam la valizo malekvilibriĝis, kaj denove peze falis sur la plankon, ĉe la ĝusta loko kie antaŭe kuŝis la mortinto.”

“Do la mopso atingis lin, malgraŭ ĉio,” mi penseme rimarkis, faldante mian ĵurnalon.

“Kion ajn, kara mia, vi pridiras?” demandis mia edzino de trans la tablo.

“Mi nure revis, kores amo,” mi evite