Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

respondis, leviĝante kaj ŝin kisante, antaŭ ol foriri al mia oficejo. Mia edzino ne ŝatas fantomajn rakontojn, kaj tiun ĉi aventuron mi neniam al ŝi malkaŝos; sed ofte mi trapensas la tutan aferon, kaj tre volus ke mi povu certe ekscii, ĉu tiu renkontito mia iam fakte mortigis sian onklon, aŭ eĉ ĉu li iam havis iun onklon, aŭ la onklo iun mopson.