Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


LA MOPSO DE LIA ONKLO

Mi renkontis la homon en Nov-Jorka restoracio, kien unutage min enrapidigis la ekdoloroj de malsato. Li sidis manĝante bolitan ovon ĉe unu el la tabletoj. Pasis kaj repasadis jenen-tien kelnerinoj, portantaj al la manĝantaro diversajn specimenojn de nutraĵo, — aperantaj kaj malaperantaj tra la svinga pordo, kiu lasis eniri en la misterajn regionojn de kuirado.

Sidiĝinte samtable kun li, kaj doninte mian ordonon, mi estis senĝene ĉirkaŭrigardanta, kiam subite aŭdiĝis tra la malfermata svinga pordo laŭta siblo de la kuirata bifteko, kiun mi estis ordoninta. La homo kun la ovo lasis fali sian kulereton, li ekpaliĝis, kaj liaj okuloj elstar-