Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Certe la Idanoj povas diri: ni nur nun ŝanĝas kaj aldonas, post malmulta tempo la ĉefa laboro estos finita. Sed — pri elekto de vortoj oni povas sekvi diversajn vojojn: estas dirite en „Progreso“ (1910425) : ke la internacieco ĝenerale estas pli granda laŭ la formo ol laŭ la senco, kaj ke la montroj de la naciaj lingvoj koncernas la internaciecon de la formo. — Nu, povas veni Idestroj, kiuj pli atentas la sencon ol la formon de l' vortoj, kio ja certe estas multe pli grava. Krom tio, ĉe la cititaj montroj la vortoj estas tre malavare provizitaj je la literoj rilataj al la naciaj lingvoj. Ekzemple „bifurkar“ havas sian D (Deutsch=germana), tamen la vorto „Bifurkation“ estas tre malmulte konata, mi tute ne memoras esti leginta gin, ĉiuokaze mi neniam ĝin uzis kaj nur per mia pli frua lerno de la latina lingvo mi povis derivi la vorton de la latina „furca“. Laŭ la Idana maniero oni certe povas krei „la plej grandan internaciecon“.

La franca vorto „assister“ estas „helpi, kunagi“,sed,„assister à quelque chose“ estas „Ĉeesti“. Esperanto akceptis por la du esprimoj:

asisti — helpi, kunagi;

ĉeesti — partopreni (kunsidon k.t.p.);

tio estas laŭ la germana uzo de „assistieren, Assistent, Assistenz“, kaj laŭ la angla „to assist, assistance“; por „ĉeesti“ la germanoj ne konas „assist“, do ldo ne rajtas aldoni la „D“ (kaj tre verŝajne ankaŭ ne la „E“=angla) ĉe sia radiko „asist“. Ido havas: