sokursar, sekondar, helpar=helpi, asisti, kunagi; asistar=ĉeesti; do ĝi devigas lerni du pliajn vortojn kaj konfuzigas la germanojn kaj almenaŭ parte la anglojn.
La Idanoj mokas ja pri la uzo de kunigitaj afiksoj sen alia vortradiko; (ili agas ankaŭ ĉi tie laŭ ilia kutimo en naciaj lingvoj), tamen tia uzo estas tre praktika kaj tre faciligas la lingvon; mi eĉ povas laŭ sperto diri, ke tia eblo kaŭzis al mi kaj al aliaj samideanoj ofte veran plezuron. Certe per tiaj vortoj, kiel ankaŭ per la tabelaj vortoj, la Esperantaj tekstoj ne estas tuj tute klaraj al kleraj neesperantistoj; sed mi tion juĝas esti bonaĵo, per ĝi nia lingvo estas iomete sekreta lingvo eĉ por la kleruloj kaj, kiam ili uzis la malgrandan penon lerni ĉirkaŭ 50 vortformojn, tiam la tuta lingvo malfermiĝas antaŭ ili. Ĉu oni ne devas lerni ankaŭ la Idajn „kreuri“ (kreaĵo)? Ĉiuokaze, kie Ido malakceptas afiksajn kunmetaĵojn, ĝi devas starigi novan vorton, kaj ĉiu nova pli maltaciligas la lernadon, precipe por nekleruloj. Cetere: ĉu la nunaj ldanoj estas konvinkitaj ke tia kutimo neniam penetros en ilian lingvon kaj ke oni neniam uzos „ilo“ anstataŭ „instrumento“? Ni tion atendu. La Idestroj jam permesas la sole starantajn „igar“ kaj „ulo“!
Iu Idano priparolis la kaŭzojn de S-ro L. E. Meier por lia eksidaniĝo kaj ĉe lia dua kaŭzo li nur havis jenan kontraŭargumenton: „tote malvera: la max[1] facila por la max[1] multa homi“ (la plej
facila por la plej multaj homoj). Vere