lia argumento ne estas konvinkiga — kvankam ĝi estas frazo, tre feliĉiganta la Idanojn — ĝi estas tute malĝusta. (La vorton „malvera“, — tre ŝatata ĉe la „Idestri“ — mi ne volas uzi, ĉar tiu diro ja venis tie el blinda fanatikeco).
III. Nur tia lingvo internacia fine venkos, kia altiris la plej grandan anaron kaj Ido neniam povos superesti tiurilate Esperanton.
La Idanoj volonte profetas ke Esperanto pereos pro ĝia neprogresemo, same kiel ankaŭ Volapük pereis. Tiu diro ne estas trafa komparo: Volapük pereis pro la disiĝo de ĝiaj anoj kaj pro la supereco de la Esperanto-lingvo; ĝi disfalis kaj nenie oni spertis ke Esperantisto fariĝis Volapükisto. Male, komparante la Esperantistaron kaj la Idanaron, mi scias ke diversfoje Idanoj fariĝis Esperantistoj, aŭ ke Idanoj forlasis la aferon, ne trovinte ankaŭ ĉe Ido sian idealon de lingvo internacia. (Oni ja scias, ke Ido estigis jam 9 pliajn projektojn, pri kiuj ĉies patro diris, ke lia infano estas la plej bona kaj bela; en Mainz ekzemple okazis, ke la tiea grupo, pro instigo de ĝia prezidanto, fariĝis idista, la estro tamen elpensis novan sistemon, kaj fervore laboris pri ĝi, sed nun ? la Idista grupo tie mortis kaj verŝajne baldaŭ tie ekvivos nova Esperantista. En tio ja jam la historio montras la grandan diferencon inter Volapük- Esperanto kaj Esperanto-Ido, ke Volapük grade distalis post apero de Esperanto, dum tiu ĉi, post apero de Ido havis pli gravajn progresojn ol iam antaŭe. Certe ili estus eĉ pli grandaj, kiam la Idanaro