Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne malhelpus nin kaj persia nova lingvo kontuzigus la ne ankoraŭ varbitojn por la ideo de helpa lingvo. Pri la progresoj de Esperanto dum la pasintaj jaroj estas la jena statistiko [1] tre instrua: ekzistis Esperantaj libroj kaj broŝuroj en 1889: 29; 1894: 88; 1899; 123; 1904: 211: 1909: 1327.

Kaj nun kelkajn vortojn pri la progresoj de Esperanto en la diversaj fakoj de l'homa vivo.

Oni ja scias, ke de 1905 ĉiujare okazis niaj Internaciaj Kongresoj, dum 1910 oni kalkulis 20 pli malpli gravajn kongresojn en Esperantujo, inter ili estas jam kelkaj, kie Esperanto ne estis celo, sed nur rimedo por celo; mi citu la Kongreson de la Katolikoj (Parizo), tiun de U. E. A. (Aŭgsburg) kaj de „Teka“ (Kuracista Asocio) en la sama urbo. Sed jam multaj neesperantistaj societoj aŭ kongresoj sin okupis pri Esperanto, aŭ konsilante al la kongresanoj la lernon de l' helpa lingvo, aŭ akceptante Esperanto-korespondadon, aŭ allasante la lingvon por la kongresaj diskutoj. Ni notu inter la rekomendintaj la jenajn organizaĵojn:

La4-a Latin-Amerikana Kuracistoj- Kongreso, Rio de Janeiro 1909;

La“ Kongreso de Blindulamikoj, Napoli, 1909, (oni pledis unuanime por enkonduko de Esp-o en la blindulejojn);

La Kongreso por Tutmonda

Ekonomio, Mons, 1905;

  1. El „Oficiala Gazeto“ III-a jarkolekto, pĝ. 16.