la Kongreso de Dentistoj, Brüssel, 1908.
Inter la akceptintoj Esperanton, ĉu kiel skriban ĉu kiel parolan perilon ĉe kongresoj, la jenaj:
La Kongreso de Psiĥologoj, Genevo, 1909, (ĝi estis la unua scienca kongreso, kie aŭdiĝis raporto en lingvo Esperanto);
La Kongreso de Kuracistoj, Budapest, 1909, (tie oni havis 3 raportojn en Esperanto, preskaŭ 200 Esperantistoj ĉeestis, kaj ili havis apartajn kunsidojn);
La Unio de Novmaltusianoj allasas E-on kiel kongres-lingvon;
La Kongreso de la fotografistoj, Brüssel, 1910; same
La Internacia Pacifista Societo, München, 1907 (krom tio, ĉe societa konkurso, Esperanto estis unu el la allasitaj lingvoj kaj inter la 43 solvoj estis 3 Esperante skribitaj[1].
Precipe notinda estas la venko de Esperanto kontraŭ Ido en Brüssel. Tie oni aranĝis diskutan vesperon kaj ties rezultato estis, ke la Internacia Bibliografa Instituto, Brüssel, kaj la oficejo de l'Internaciaj Societoj
alprenis Esperanton[2].