Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiom pri internaciaj organizaĵoj. Rilate la naciajn, oni trovas en „Espero Pacifista“ pli ol 30 pacifistajn societojn, kiuj akceptadas Esperanto-korespondadon, Kaj diversaj alispecaj societoj akceptis aŭ rekomendis, parte energie Esperanton. Ni rigardu iom la kampon de la Lernejo, tiun tiel gravan por nia ideo. Ankaŭ ĝi estas penetrata de nia lingvo. Jen kelkaj notoj pri Rusujo: Kursoj en Jeniseisk, Kazan (popola universitato), Lodz, Riga, Tomsk, Varŝava.

Pri Germanujo: Unua - aŭ duagradaj lernejoj: kie oni instruas Esperanton: en Braunŝvejg Döhlen, Deŭben, Donaŭvörth, Dresden Gotha. Hanover Magdeburg, Münster, Weinböhla. En perfektigaj aŭ komercistaj ktp. lernejoj: Aŭgsburg, Berlin. Breslaŭ;: Chemnitz, Dresden Frankfurt a-M., Gotha, Hamburg, Hildeshejm, Köln, Köthen, Lübeck, München, Potsdam.

Pri Francujo: Annecy, Bordeaux (deviga), Boulogne, Grenoble (entute pli ol 600 gelernantoj), Lille (jam de kelkaj jaroj ĉiujare 400- 500 gelernantoj), Louhans, Paris, (de 1906), Pont Andemer, Rouen, St. Claude, St. Omer. Alispecaj lernejoj en Le Havre, Lyon, Reims.

Pri Anglujo: Jam en 1909 ekzistis 40 lernejoj, kie oni instruis Esperanton, inter ili estas urboj Blackpool, Darlington (teĥn.), Derby (teĥn),Edinburg, Leeds,