London, Nelson, Oxford, (ekzamenoj ĉe universitato) Pinner. En Dublin ĉe la lernejo por ĥirurgoj oni akceptis Esp-on kiel fako laŭvola en la ekzameno por novuloj.
Plie oni povus citi urbojn en Aŭstrio, Belgujo, Bohemujo, Brazilujo, Bulgarujo, Fidĵi-Insuloj, Grekujo, Hispanujo, Hungarujo, Italujo, Kolumbio, Meksiko, Nov-Zelando, Peruo, Rumanujo, Svedujo, Svisujo, Transvalo, Tuniso, Turka Azio, Usono.
Pri la movado inter la Lernantoj kaj Studentoj: Oni jam havas landajn ligojn en Anglujo, Belgujo, Bohemujo, Francujo, Germanujo. Krome, en diversaj pliaj landoj lernanto-grupojn. En Beaune, Budapest kaj Luhaĉovice (Moravio, New-York (U. Ŝ. A.) kaj Utiel (Hispanujo) estas sidejoj de internaciaj studento-ligoj.
Ankaŭ inter la Instruistaro Esp-o progresas: En Saksujo jam ekzistas du ligoj de instruistoj esperantistaj, ankaŭ en Francujo multaj instruistoj estas esperantistaj: jam en la 1906 oni sciis la adresojn de pli ol 1000, sole en Diĵon estis 224. Ankaŭ en tiu lando ekzistas unuiĝo de la instruantoj, kaj oni ja bone scias, ke la rektoro de l' Diĵona universtitato, s-ro . Boirac, estas prezidanto de la Lingva Komitato. La „Internacia Asocio por Instruistoj“ enhavis en la 1909en 21 landoj pli ol 260 membrojn. Konate estas ankaŭ ke prof-ro Mayor en Cambridge, post la tiea kongreso direktis leteron al la landaj lernejoj, atentigante pri Esperanto,