Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kies instruado devus esti la unua inter la fremdlingvoj.

Rilate al Arto, Esperanto penetris precipe en teatrajn rondojn. S-ro Reicher estas la unua inter la profesiaj aktoroj, kiuj favoras Esperanton. Li ja aranĝis en Dresdeno la faman prezentadon de Ifigenio; citinda estas ankaŭ aktro Poolmann -Amsterdam. Plie en Barcelono kaj Washingtono profesiaj aktoroj ludis la kongresajn teatraĵojn.

Multnombraj estas la prezentadoj per neprofesiaj aktoroj, kiuj ofte arte plibeligis esperantistajn kunvenojn. De kelka tempo ankaŭ ekzistas internacia ligo de artistoj por varieteaj teatroj. Pri Muziko oni povas mencii la amuzigan Harrison Hill en Anglujo, la Varŝavan artistan societon, kiu anoncis koncertvojaĝon, dum kiu ĝi prezentos Esperanto-kantojn. La Muzika Konservatorio en Valencia anoncis antaŭ 2 jaroj konkursojn, kaj la programo estis verkita en Esperanto.

Ankaŭ la Scienco ĉiam pli interesiĝas pri la nova internacia lingvo. Multnombre jam estas la scienculoj, kiuj aliĝis al la Internacia Scienca Asocio, kies Revuo jam havis sian 8-anjaron. Rusa gazeto „Ĥirurgio“ eldonas resumojn de ĝiaj artikoloj en Esperanto, la „Instituto por Internacia Interŝanĝo de Progresigaj Spertoj“ dissendas parolantojn, unu el ili, prof-ro Agache- Parizo, paroladis antaŭnelonge en Berlino, uzante Esperanton. La Amerika Scienca Kongreso en Santiago (Ĉilujo) aprobis du dezires-