primojn: 1) ke oni alprenu Esperantan instruon en la lernejojn; 2) ke la Usona registaro iniciatu tiun aferon. Mi ne povas mencii ĉiujn akirojn de Esp-o en tiu kampo,[1] mi finu per la sciigo ke en Berlina universitato, prof-ro d-ro Ad. Schmidt havas prelegojn pri „Historio kaj teorio de artefaritaj komprenigiloj“. Ke li tie ankaŭ al Esperanto donos ĝian ĝustan lokon, estas ja certe, ĉar li ja jam estis prezidanto de la Internacia Scienca Asocio, kaj estas honora prezidanto de la Berlina Grupo.
Kion diri pri Komerco kaj Industrio! Ne estas eble resumi en malmultaj linioj ĉion jam akiritan por kaj per Esp-o. Jen kampo sur kiu almenaŭ ankoraŭ dum du jaroj Ido neniel povas konkuri nian lingvon. Ĉar laŭ diro de prof-ro Jespersen oni bezonos ankoraŭ tian tempspacon por havi sufiĉe pretan lingvon, preskaŭ ne plu ŝanĝotan.[2] Certe la Idanoj povas fari intertempe teorian laboron, tiele ili jam eldonis vortlibreton pri „mashinelementi.“[3] Kompreneble, ignorante la
rilate malmultajn diferencojn inter Espe-
- ↑ Pli detale oni ĝin trovos en dua propagando-folio eldonita de Esp-o Propaganda Instituto, K. Steier, Kaiser Wilhelmstr. 15, Leipzig.
- ↑ Sed ni atendu, ĉu tiam ne ekzistos aliaj „Idestri“, kiuj havos aliajn dezirojn kaj ideojn ol la nunaj.
- ↑ Tiun verkon mi eble alian fojon recenzos, ĉar certe ĝi prezentas kelkan interesaĵon, se oni pripensas, ke ili havas por nia „forto“ la vorton „fortajo“, ĉar ĉe ili „forto“ estas nia „fortulo“. iliaj maŝinoj do povas funkcii per „kavalfortaji“ (ĉevalfortoj).