Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ranto kaj Ido koncerne la teĥnikaj esprimoj, ambaŭ partioj povus kunlabori kaj povas profiti unu de la alia. (Ĉe ni ja kompense jam ekzistas la „Teĥnika Vortaro“ de Verax, „Anatomia Vortaro“, „Muzika Terminaro“, „Provo de Marista Terminaro“, „Fotografia Terminaro“, Farmacia Terminaro kaj „Provo de Milita Terminaro“).

Rilate prospektoj, katalogoj, kaj similaj eldonaĵoj en Ido, laŭ mia scio, nenio ekzistas kaj eĉ ne povas ekzisti[1], ĉar aferistoj, negocistoj ne estas inklinaj uzi lingvon pri kiu oni ĉiutage asertas: ni ĝin plibonigas kaj plibonigados. Ti-kiu deziras specimenojn de Esperanto - katalogoj skribu al „la Saksa Esperanto-Instituto“ en Dresdeno de tie, kompensante la sendkostojn, li ricevos tutan kvanton da ili, ĉar en Dresdeno jam estas pli ol 160 firmoj akceptintaj Esperanto-korespondadon. Grandan nombron da firmoj esperantanaj oni trovos ankaŭ en la „Tutmonda Jarlibro“ de barono de Ménil (Hachette kaj K-io, Parizo).

Multaj Komercoĉambroj interesiĝis pri Esp-o inter la germanoj tiuj de Bromberg, Kassel, Karlsruhe, Liegnitz, Schweidnitz. Konate estas, ke la Usona komercoĉambro en Washington invitis la internacian kongreson de 1910 al sia urbo, deklarante ke ĝi multe subtenos la aferon kaj dum 1911, 1912 Komerca ĉambro de Los Angeles (Kalifornio) en preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj

uzas la pa-

  1. Kiel ankaŭ la literaturo preskaŭ nur konsistas el gramatikaj, vortaraj, propagandaj kaj teorie kritikantaj verkoj.