roladojn de sia reprezentanto,s-rc Parrish, por konatigi la riĉecon de Kalifornio.
Nia U. E. A. (Universala Esperanto- Asocio) estas organizaĵo jam suliĉe rimarkinda, ĉar ĝi havas jam en pli ol 1000 urboj de l' mondo ĝiajn oficialajn delegitojn, kaj ĝi jam tre ofte helpis je ĉiuspecaj interrilatoj, kaj ju pli tiaj helpoj kaj servoj multiĝas, des pli Esperanto enradikiĝas en la bezonojn de l' mondo, des malpli detruebla estas la lingvo mem.
Nun la Registaroj. En Kembriĝo 1907 unu registaro estis sendinta reprezentanton; en Dresdeno 1908, monatojn post la glora apero de Ido, estis du registaroj reprezentitaj; por Barcelono, unu jaron kaj monatojn post la Idiĝo, oni kalkulis 4 registarojn [1], Washington, du jarojn kaj monatojn post ktp. oni kalkulis 16 ŝtatojn kaj en Antwerpen estis 17 statoj reprezentitaj. La Idanoj ja energie asertas, tia sukceso estas ŝuldata al la ideo de lingvo internacia, ne al Esperanto; kaj interne ili eble pensas: kiam estus estinta konata kaj uzata la bonega, la dieca Ido, tiam oni havus duoble pli grandan registararon, Nu, povas esti, ni supozu tion kompleze, sed, certe, se Esperanto ne aperus ĉe la registaroj kiel bona subteninda afero, tam ili ne agus tiele. La Idanoj mokas pri tio, ke la hispana
reĝo diris, ke li ŝatas Esperanton,
- ↑ La reprezentanto de Meksiko alvenis nur post fino de l' kongreso.