Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen ne povas ĝin lerni pro multaj aliaj aferoj.

Tio ja estas nuraj komplezaĵoj — ili diras. Nu, ĉu ili eble kredas, ke li lernus tuj Idan „quo-qua-qui“ aŭ ĝiajn „uri kaj -ifi?“ Ĉu tio estas ankaŭ nura komplezaĵo ke la reĝo distingis d-ron Zamenhof per la alta ordeno de Izabella la Katolika? Ĉu en Francujo oni nur pro komplezo iun nomas kavaliro de la Honora Legio? Nu, ni atendu, kiam la fama markizo kaj lia kunpatro akceptos ion tian por ilia „kreuro“ tiam ni legu la fanfaronadojn ke nun fine la talento kaj genio trovis la merititan rekompencon!

Nu, mi citu pliajn „komplezaĵojn“ de registaroj kaj similaj organizaĵoj: En Rusujo, Anglujo kaj Brazilujo, oni permesis oficiale uzi por telegramoj Esperanton, same kiel unu el la ĉefnaciaj lingvoj. En Rio de Janeiro oni havas en la doganaj kaj telegrafaj oficejoj avizojn en Esp-o. En multaj urboj de Francujo kaj Anglujo, kaj en kelkaj de Germanujo, Hispanujo, Belgujo, Bohemujo, la grupoj ricevis subvenciojn por publikaj kursoj, en tre multaj okazoj ĉiujare, (en Barcelono eĉ 2000 pesetojn jare). En Cambridge kaj Cheltenham (Anglujo) la urbestroj salutis la kongresanojn per Esperanto. En Germanujo la „Saksa Esperanto-Instituto“, fondita de saksaj industriistoj, nun estas sub la reĝa ministraro kaj havas oficialajn kursojn kaj ekzamenojn. En Samos la Esp.-gazeto estas presata sen-