page en la ŝtata presejo. En Francujo la propono de parlamentano Cornet pri enkonduko de la helplingvo en la lernejojn ricevis jam 70 subskribojn de siaj kolegoj. Precipe progresemaj estas la registaroj de Nov-Zelando kaj Brazilujo. En la laste nomita lando oni sankciis la Esperantan eldonon de l' oficiala informo pri la nacia ekspozicio. La militministro (nuna prezidanto de Brazilujo) Fonseca kaj generalo Bormann sendis delegitojn al la brazilaj kongresoj; same la ŝtato estis oficiale reprezentita ĉe la Waŝingtona kongreso. La komisio pri edukado unuanime voĉdonis por enkonduko de la Esp-a instruado en la lernejojn.
La Polico jam akceptis Esperanton en la jenaj landoj: Belgujo (Antwerpen), Germanujo (Dresden, Aŭgsburg,Chemnitz), Magdeburg, Nürnberg, Gera, Leipzig, Schöneberg ĉe Berlin), Francujo, (Paris) Granda Britujo (Cambridge, London, Nottingham, Sutton) Hispanujo (Barcelona, Saragossa, Taragona), Holando (Amsterdam, Haag, Hilversum, Seveningen), Hungarujo (Budapest), Rumanujo (Galatz, deviga instruo!), Svedujo (Stockholm) Usono (Waŝington).
Ankaŭ ĉe la Militistaro kaj Maristaro. Esperanto parte bone progresis. Grupoj ekzistas aŭ kursoj okazis en Aŭstrio (Zagreb), Belgujo, (Brüssel), Francujo (jam en multaj kazernoj, precipe en la militista lernejo St. Cyr, kie leŭtenanto Bayol fervore laboris por Ruĝa Kruco). Germanujo (Chemnitz), His-