Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

panujo (Madrid, tie ekzistas „Militista Esp-o Societo“, kies honora prezidanto estas la hispana reĝo). Rumanujo (Konstanca), Rusujo (Peterburgo, Vladivostoko, Ĥabarovsk), en tiu lando ankaŭ ekzistas „Asocio de Rusaj Oficiroj Esperanistaj; Svedujo (Göteburg), Brazilujo( du militaj lernejoj,vidu ankaŭ ĉe „registaroj“) En Anglujo generalo Baden-Powell multe propagandas la lingvon inter la knaboj-skoltoj.[1]

Mi preterlasas la progresojn ĉe Ruga Kruco kaj ĉe Blinduloj, kiuj ambaŭ jam estas tre ĝojigaj, ĉe kongreso de blindulamikoj en Napoli oni akceptis unuanime la proponon de Frato Isidoro el Brüssel, enkonduki Esperanton en la blindulejojn.

Kien oni vidas, oni ekkonas ŝaton kaj akcepton de Esperanto kaj vere estas prava la opinio, ke Ido ne povas tiurilate superi Esperanton, precipe kiam oni pripensas, ke Ido bezonas ankoraŭ unu aŭ du jarojn, por esti sufiĉe preta por la „venko kontraŭ Esperanto“, dum nia lingvo intertempe daŭras vastiĝi.

Nun ankoraŭ kelkaj pliaj rilatoj, kie Ido ne povas superi Esperanton. La Klareco estas en Ido malpli bona ĝenerale, pro la nevarieblo de l' adjektivo, ekzemple:

Ido: me judikas la vino bona;

Esperanto: mi juĝas la vinon bona;

pro tiu malklareco oni en Idujo jam proponis novan prepozicion (kom bona) aŭ fiksitan vortordon; ambaŭ helpiloj estas

malsuperaj ol la Esperanto maniero. Plie:

  1. „Boy-scouts“ — knaboj-spionistoj.