Ido: la blanka hundo manjas la reda socisi prefere kam la nigrai.
Esp-o: la blanka hundo manĝas la ruĝajn kolbasojn prefere ol la nigrajn; aŭ: la nigraj.
Oni vidas ke en Esperanto ekzistas la eblo esprimi la du diferencajn sencojn, dum en Ido oni devas diri, por esti klara: la nigra socisi, aŭ: la nigra hundi. Sed tia postulo estas, almenaŭ por germanoj, pli granda ĝeno ol la akuzativa formo.
Oni ja ofte asertas, la akuzativo ne necesas, kelkaj lingvoj ĝin tute ne havas; sed oni forgesas, ke tiuj lingvoj havas aliajn formojn (fiksa vortordo, — ktp.), kiuj estas ĝenantaj al anoj de aliaj lingvoj.
Pligranda estasla neklareco ĉe la parolo:
Ido: la postal e telegrafala taxi[1]
Esp-o: la poŝtaj kaj telegrafaj taksoj.
Ĉu oni ne pensas facile pri „postale“? nia „kaj“ multe pli distingiĝas de la antaŭa kaj posta vortoj.
ldo: el kompris terpomi, brasiki, napi, pizi.
Esp-o: ŝi aĉetis terpomojn, brasikojn, napojn, pizojn.
Ĉu oni ne povas kompreni: „brasiki, na (aŭ ma) pipizi“? dum per la „ojn“ klare disiĝas la vortoj.
Ido: la questiono ne esas ka ta formi esas nuva, ma ka li esas bona[2].
Esp-o: la demando ne estas ĉu tiuj
formoj estas novaj, sed ĉu ili estas bonaj.