Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉu oni ne povas aŭdi „kata formi,“aŭ „kataformi“, „maka li“ aŭ „makali“?

Pri „du e tri e „quar“ mi jam parolis en la unua parto.

La ĝusta Transskribo de propraj nomoj estas en Ido malpli ebla ol en Esperanto, ĉar al Ido mankas la sono „n“ kaj la diferencigo de „j“ kaj „ĝ“. Mi ja ne diras, ke en Esperanto oni povas transskribi ĉiujn sonojn, ekzistantaj en homa lingvo, tamen oni povas fari ĝin pli bone ol en Ido,kaj Ido ne povas superi Esperanton ankaŭ tiukoncerne . Eĉ multaj aliaj vortoj tre difektiĝas per la Ida sola j (=ĵ, ĝ): jirafo, furajo, injenioro, vejetara (ĝirafo, furaĝo, inĝeniero, vegetara).

D-ro Couturat mem konfesas „nia alfabeto nule esas destinata a la transskribo di la propra nomi“[1]. Do ankaŭ ĉi tie Ido ne povas superi Esperanton. Certe en multaj okazoj tute ne estas grave, ĉu oni prononcas ĵ aŭ ĝ, tamen se franco parolas al germano pri „Aken“, la germano neniel komprenos lin, sed se li diros „Aĥen“, li estos komprenata eĉ kiam la sono ne estas precize sama kiel la germana.

La lasta punkto, kiun mi citas estas la Poezio. Ankaŭ tie Ido ne povas superi Esperanton kaj la Idanoj bone tion scias. Ili do parolas pri la poezio en helplingvo kiel la vulpo pri la traŭboj ne atingeblaj por ĝi: „on ne devas Impozar al la linguo internaciona postuli estetikal: ol ne esas destinata a literaturo ed a

poezio, nam de ta vidpunto ol esos sem

  1. Progreso“ 1910472