pre infra a la naturala lingui“[1] (oni ne devas trudi al la lingvo internacia postulojn estetikajn, ĝi ne estas destinata por literaturo kaj por poezio, ĉar de tiu vidpunkto ĝi estos ĉiam malsupera al naturaj lingvoj). Certe oni devas konsenti, ke lingvo internacia estas malsupera al iu ajn nacia lingvo, ĉar tiu ĉi enradikiĝis en la sentojn kaj animojn de sia popolo. Sed tio certe estas la sola kaŭzo de supereco de nacia lingvo. Rilate al tradukoj en alian lingvon mi juĝas, ke Esperanto rajtas rangi apud aliaj lingvoj, alivorte ke tradukoj en Esperanto povas transdoni saman ĝuon kiel traduko en alia lingvo. Mi tion diras laŭ sperto. Eksperimentoj eĉ montris ke tradukoj Esperantanten pli precize prezentis la ideojn de la originalo ol tion faris tradukoj en aliajn lingvojn.
Oni legu ankaŭ en „Esperantaj Prozaĵo“ pg. 237 kion diris angla profesoro pri la Zamenhofa traduko de Hamlet.
Mi povas ankaŭ mencii d-ron Liesche, pli frua redaktoro de „(Germana Esperantisto“, nuna Idano, li estis antaŭ la Dresdena kongreso esperinta, ke oni akceptu decidon Ideman, kaj li ĉagreniĝis pro la ne-plenumiĝo de lia revo. Tamen, post la prezentado de Ifigenio li diris al mi, ke ĝi estis. vera ĝuo por li, la plej luma momento de l' tuta kongreso. Tion diris klera homo, kiu konas ankaŭ en sia gepatra lingvo la originalon. Sed, li ankaŭ bone konas Esperanton! Estas kompreneble ke homo, kiu ĝin ne konas,
aŭ malmulte konas, ne povas esti same
- ↑ Couturat en „Belga Sonorilo“ 190866.