ravata. Se germano, ne sciante, ekzemple, la ĉeĥan lingvon, vidos teatraĵon en ĉeĥa lingvo, precipe tradukitan el germana, li certe ne estos tutkontenta kaj plendos eble pri profanigo de la fama originalo.
Sed Esperanto havas tiel same, kiel iu ajn lingvo, siajn bonaĵojn, kiujn oni ne povas traduki plene en nacian lingvon. D-ro Borgius[1] diras, parolinte kontraŭ la Esperantistoj:„ Mi ne povas fini, sen mencii teruran malordaĵon... eĉ por la poezio ili kuraĝas uzi la internacian lingvon, sed ĉiuj la ĉefoj de la nuna Esperanto-movado vere ne estas poeziaj homoj. Dio konsentus!“
Nu, mi demandas Esperantistojn, ĉu kelkaj poemoj de nia majstro ne efikas vere poezie, kuraĝigante, entuziasmigante? Kie tio okazas, tie certe estas poezio, mi demandas ilin, kiuj konas la tradukon de Grabowski pri la „Erlkonig“ (elfreĝo) de Goethe, ĉu tiu traduko ne estas belega, same drasta kiel ekzemple la franca aŭ angla tradukoj, mi eĉ demandas la germanojn, ĉu la kvina strofo en la traduko ne pli bone montras laŭ sonoj, la bruadon de l' vento en la folioj falintaj, pli ol en la originalo? Oni aŭdu:
„Knabeto bela, sekvu min!
la filinoj miaj belvartos vin;
la filinoj lertaj en danca rondform',
kantante, dancante vin lulos al dorm!“
Sed nun ni aŭdu ĉefon inter la Idanoj, ĉu eble li estas vera poeto. Komparu
ĉiu la unuan strofon de l' konata „La
- ↑ Borgius. Warum ich Esperanto verliess (kial mi forlasis Esperanton) pĝ 90.