Vojo“ de d-ro Zamenhof, kun ĝia traduko, kiun liveris la „belga sonoriganto“ [1]:
„Tra densa mallumo briletas la skopo
al la qua[2] kuraje[3] ni iras.
Simile al stelo en nokta cielo
a ni la direkton ol dicas;
e nin ne timigas la noktal' fantomi
nek bati de l' fato, nek moko de l homi
nam klara e rekta[4] e tre definita
ol esas la voy' selektita.“
Mi aldonu kelke da pliaj ĉarmaj versoj:
„Nur rekte, kuraje[2], ne deviacante
irez ni en la voy vizata...“
„Se longa sikeso o venti subita
velkinta folyin[5] dislaceras...“
„..ne cesez! ne cesez! en kordy'[6]
a ni sonas“...
Nun mi demandas, ĉu eble la „chefi di Ido“ estas poetaj homoj? Mi kredas firme ke eĉ la plej bona Dio diros: ne, mia kara, tiu estas eminenta lingvoformanto en Idujo, sed poeto ne, tute ne.
Rimarkinde estas ankaŭ la verso
„ni... atingos la skopon en gloryo”,
Ĉu eble la akuzativa „n“ estas algluita ankoraŭ kiel ovoŝelo de Esperanto, aŭ ĉu la poeto sentis, ke la senco estos pli klara!
Cetere eĉ d-ro Couturat, se mi ĝuste memoras, iam skribis, ke kelkaj
Esperantaj poemoj estas bonaj, kaj se li
- ↑ En „Belga Sonorilo“, mi ne povas citi la kajeron, sed espereble la redaktoro volonte sendos specimenon, li eble estas fiera pri sia „verko“.
- ↑ 2,0 2,1 „A la qua“ je estas tre ĉarma!
- ↑ Pli Couturata estus: „kurajoze“.
- ↑ Oni facile aŭdas „erekta“.
- ↑ Nunaldo: „folii“,
- ↑ Nuna Ido : “kordio“;
apostrofita „kordi'“ estas laŭ gramatika regulo=„kordia“.