volas nei la poeziecon, mi opinius, ke li mem estas sama malpoeto kiel lia Brusela amiko. Tio ne estas riproĉo, neniu havas sur ĉiu kampo eminentecon.
Sed tute prava li estas, se li mokas pri kelkaj eĉ multaj „poetoj“ Esperantistoj. Mi tion ankaŭ faras. Tamen mi insistas: Esperanto liveris bonegajn poeziajn tradukojn kaj originalaĵojn. Tio atestas, ke ĝi estas kapabla por literaturo kaj se Ido ne estas same kapabla, tiam ĝi ne povas superi Esperanton sur tiu kampo. Kaj se mi devas elekti inter lingvo ankaŭ-literaturema kaj lingvo ne - literaturema, tiam tuj mi elektos la unuan, ĉar ju pli la homoj kunvenas internacie, des pli naskiĝas ankaŭ iafoje la bezono, tiurilate uzi la internacian lingvon. Mi persone ĝojas pri la konoj de fremdlanda literaturo kaj poezio, kiujn mi akiris per Esperanto.
Sed nun la Idanoj eble diros: atendu, atendu, nun Idujo estas malgranda, ne naskiĝis ankoraŭ la poetoj en ĝi, atendu, ili certe venos. — Ĵes ni atendu. Nur estas suspektiga por mi, ke la, komence de mia artikolo citita s-ro L.E. Meier, kiu tradukis multon kaj multajn poemojn en Esperanton, li ankaŭ liveris originalajn poemojn, ke, li dum du jaroj da Idaneco, laŭ mia scio, ne eĉ unu poemeton tradukis.
Kaj nun, kiel estas Ido malsupera sur la literatura kampo?
1-e. Estas konate ke la Esperanta poezio pli multe inklinas al tiel nomataj virinaj rimoj (monto, nubo, seka) ol al viraj (mont', nub', li, min), tamen ni havas per