la rimeco de la personaj pronomoj (mi vi, li, ktp.) kaj per apostrofado de la substantivo la eblon traduki eĉ poemojn kun nure viraj rimoj. Ido kontraŭe havas malrimecajn formojn de la pronomoj personaj (me, tu, vu, il, el, ol; ni, vi, li), plie ĝi apostrofas la adjektivon kiu, ĝenerale, estas malpli ofta ol la substantivoj en la frazoj.
2-e. La pli multaj sufiksoj de ldo plimalfaciligas la rimadon (ekz-e „ora“ oni povas rimi al „labora“ sed ne al „laboroza“; ju pli oni havas sufiksojn des pli granda estas la tento trouzi ilin por la rimado. lio certe estas evitinda[1]. Sufiks-rimado estas certe pli malbona ol rimado kaŭzita per finaĵo de substantivo, akuzativo, participo ktp. D-ro Borgius tiun rimadon jam riproĉis al Esperanto.
Sed mi diras; oni certe neniam mallaŭdis en germana lingvo rimojn kiel „tragen, wagen“, „endend, blendend“. aŭ eĉ, laŭ Goethe: „tätig ihn preisenden. Liebe beweisenden, briŭderlich speisenden, predigend weisenden, Wonne verheissenden...“ Male, mi kredas, se oni en germana lingvo havus substantivajn ktp. finaĵojn, kiel en Esperanto, kaj tial ne povus rimi „Hund, (hundo) kun „und“ (kaj), kiam oni tion povus fari en la proponata internacia lingvo, tiam oni certe aŭdus la riproĉegojn de la samaj sinjoroj
kiuj nun malŝatigas Esperanton.
- ↑ Tial oni ne devas konsili aŭ aspiri tutan forigon de sufiks - ŝajnaj silaboj en vortradikoj (nikotino, kantino, obstino).