Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ankaŭ ĉi tie, kie aliloke oni devas diri: tiuj sinjoroj estas tute kaptitaj de li kutimaj formoj, ili neniel povas alkutimiĝa ĉil io nova, tio ja estas la ĝusta signo de aŭj kleruloj, kiuj nur vivadas kaj vere tefan sentas en la pasintaĵoj.

Alia, kaj vere ĉefa kaŭzo, ke Ido ne povas superi Esperanton rilate la poezio, estas jena: La Idanoj celas fari sian lingvon kiel eble matematika, ĉiu scias ke poezio kaj matematiko estas veraj ekstremoj. La Idanoj eble diros: jes, ni ja ne volas poezian lingvon, ni celas nur lingvon taŭgan por praktikaj celoj, por komercaj, politikaj, sciencaj intertraktoj. Sed mi demandas: ĉu niaj naciaj lingvoj ĝis nun ne plene taŭgis por tiuj celoj, kvankam ili ne estas tiel precizaj kaj logikaj kiel Esperanto, kial estas necese ankoraŭ pli rigide konstrui la helpan lingvon? Malgrandan pruvon pri la Idana scienceco mi donas: ni havas en Esperanto la vorton „flugpendi“ (nun oni ankaŭ uzas „ŝvebi“); ĉu „flugpendi“ ne estas poezia vorto por montri la aglon tutsupre ĉe la ĉielo? Kion faras la kleraj malpoetaj Idanoj? Ili elektas „glitflugar“, „ĉar“, diras gravamiene la ĉefego: „l'ucelo glitflugas kontre la vento; do ol diplasas su en l'aero, quankam ol semblas senmova de la tero“ (la birdo glitflugas kontraŭ la vento, do ĝi delokiĝas en la aero, kvankam ĝi ŝajnas senmova de la tero). Mi vere ne miros, kiam baldaŭ ta „poeziemaj“ sinjoroj malpermesos en sia lingvo esprimojn kiel „la suno leviĝas“, kaj postulos la diron: „la tero turniĝas kontraŭ la suno“, Mi fine atentigas la