Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

legantojn al la bonega artikolo de s-ro de Beaufront „Ĉu Esperanto taŭgas por la literaturo?“ (Esperantaj Prozaĵoj pĝ. 231 a), kie li diras: „internacia lingvo taŭgas por nenio, se ĝi ne taŭgas por ĉio.“

Mi finas tiun ĉi parton per cito de letero de franca verkisto Léon Frapié[1]: „El mia vidpunkto de filozofo kaj verkisto, kio min plej multe frapis, estas la literatura, kaj sekve la socia valoro de tiu lingvo. Tio estas laŭ mia opinio, la plej certa garantio de ĝia estonta sukceso; lingvo pure komerca kaj afera neniam vivos kaj disvastiĝos. Lingvo inda de tiu nomo, devas esti la ĉiam preta instrumento, per kiu vibras niaj ĝojoj kaj doloroj. Nur per tiu signo ni ĝin rekonos... Mi estis frapata de la neatendita kaj ofte rimarkinda valoro de la Esperantaj tradukaĵoj, D-ro Zamenhof, aparte, faris pri kelkaj klasikaj ĉefverkoj, nome Hamlet,la Rabistoj kaj Ifigenio, tradukojn, pri kiuj mi povas aserti, ke ne ekzistas pli bonaj en iu ajn lingvo. Esperanto estas vivinda kaj vivos, ne nur ĉar ĝi faciligas la komercajn kaj turismajn interrilatojn, sed ĉar ĝi montris sin kapabla faciligi la reciprokan inter-penetriĝon de la popoloj sur la kampo de l' inteligenteco kaj penso, kaj tiel festi la alvenon de frateco, kies revo ŝajnas al ni „fine realigebla“.

Fine mi resumu la diversajn punktojn kial Ido ne povas superi Esperanton:

1-e Ido ne havas firman fundamenton, ĝia kvazaŭ-fundamento estas la scienceco,

sed kiu scias kiom oni ŝanĝas la

  1. „Esperanto“ No 93 pĝ. 10.