Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

opiniojn en la scienca kampo, laŭ tempoj, landoj kaj, eĉ interne de ili, laŭ personoj, tiu ne havas multan fidon. La plibonigemo skribita sur la standardo de Ido ne haltos ĉe la nun dekunu ididoj, aŭ Antidoj, Reform-Idoj. Ju pli multaj estos la Idanoj, des pli grava estos la danĝero de disiĝo en Idujo.

2-e Ido ĉiam pli fariĝas lingvo por kleruloj, en kiun oni enŝovas subtilaĵojn nenecesajn, pli malfaciligante per tio la lingvon, pli grandigante la vortaron. Ĝia vortkonstruo estas artifika, kaj kontraŭ la natura lingvosento.

3-e La Idanoj laŭ nombro ne atingos la Esperantistojn, se tiuj ĉi ne lasas sin hipnotigi per la diroj de tiuj. Ĉar ili komparas malĝuste Esperanton kun Volapük, dum ili pli rajte uzus komparon inter du ĉefaj nunaj stenografiaj sistemoj. La unua komparo estas vere ridinda, se oni rigardas la sukcesojn de Esperanto, ĝuste dum la du lastaj jaroj.

4-e La klareco estas en Ido malplia, tio estas parte kaŭzita de la gramatika simpligo (akuzativo malofta, nevarieblo de adjektivo), parte de diversaj vortaraj formoj.

5-e La ĝusta transkribo de propraj nomoj estas en Ido malpli ebla ol en Esperanto, kaj ĉi tie oni povas aldoni ke per konservado de la antikva „qu“ oni forigis rimedon iam forĵeti tiun balaston en multaj lingvoj; kaj plie: per tiu litero oni malfaciligas sennecese la skribadon por multaj aliaj popoloj.

6-e Por la poezio, Ido ne estas taŭga