Saltu al enhavo

Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laŭ la aserto de Idestroj mem; tia manko estas tiel grava, ke oni kompense bone povas akcepti en Esperanto kelkajn formojn kiujn la Idanoj nomas malbelaj, ekz-e la laŭdire multajn silbantajn konsonantojn[1], ofte tro multajn „aj“, „aŭ“, „oj“[2].

Eĉ kiam oni estas infektita de la ĉiamaj diradoj de l' Idanoj kaj ne volonte aŭdas oltajn aj-sonojn, ni havus rimedon anstataŭi ilin per alia plinombra formo, kion montris d-ro de Saussure en sia broŝuro „Teoria ekzameno de la lingvo Esperanto“[3].

Sed — kion diris pri Esperanto prof-ro Diels, ĉe la universitato en Berlin, li, malamiko de iu ajn artefarita lingvo? Li nomas Esperanton „lautlich wohlklingend, syntaktisch' aber missgestaltet“ (laŭsone agrabla, sed laŭsintakse kripla)[4]: Plie: „kompreneble estas, ke la francoj akceptis kun entuziasmo tiun esperigan melodian lingvon“. Nu kiam malamiko atestas belsonecon kaj melodiecon,tiam ni povas esti kontentaj tiurilate, precipe pripensante, ke ĉiu ajn lingvo, ne escepte Ido,

havas formojn, kiuj ne plaĉas al ĉiu.

  1. Ke ili ne estas pli oftaj ol en la ĉefaeŭropaj lingvoj, mi montris en „Bedarf Esperanto der Verbesserung?“ pĝ 25, 26. (Ĉu Esp-o bezonas plibonigon?“, eldonita de Germ Esp-o Asocio, 0,150 Sm.)
  2. En la ĵus citita broŝuro, pĝ 26, mi montris ke la germana lingvo ne havas malpli da tiaj sonoj; do almenaŭ germanoj ne rajtas plendi pri di. Italoj kaj slavoj — ankaŭ ne. Rim. de la Redakcio.
  3. Librejo Kündig, Ĝenevo, 1 Sm.
  4. Tiu riproĉo same trafas Idon.