ĝu lingvo taŭga nur por - instruitaj homoj, sed ne ankaŭ por simplaj personojk kiuj absolvis nur elementaran lernejon; laŭ mia opinio „mondlingvo“ devas taŭgi por ĉiuj homoj, verkistoj kiel laboristoj ktp., sed: ne nur por instruituloj. Trie: Nur tia lingvo internacia fine venkos, kiu altiris la plej grandan anaron, kaj Ido neniam povos superesti tiurilate Esperanton!“ Ni priparolu la tri punktojn nomitajn kaj poste aldonu kelkajn pliajn.
I. Ido pro siaj senĉesaj reformoj, aliigoj kaj plibonigoj neniam fariĝos finita, certa kaj praktika lingvo.
Unuarigarde estas tre aprobinda la diro: ni ne katenas nin per rigidaj leĝoj, ni ĉiam estas pretaj akcepti kaj enkonduki plibonigojn, ni estas emaj al ĉiu vera progreso. Sed praktike baldaŭ montriĝas ke tia devizo ne estas oportuna; la sperto montris ke ĝenerale la homoj, almenaŭ la amaso da ili, aliĝas al tia ideo nur kiam ĝi vidas la aplikon en la vivo. Prof-ro Ostwald, ekzemple, en Usono gajnis multnombran adeptaron por la ideo de internacia lingvo nur post kiam li montris Esperanton jam vastigita kaj multuzata. Nu, ĉiu aferisto, industriisto, kiu legas la cititajn vortojn, diros al si: mi atendas ankoraŭ ĝis la lingvo estas fiksa, antaŭ ol mi elspezos monon por katalogoj verkitaj en ĝi. Ankaŭ la eldonistoj de libroj hezitos eldoni je propra risko ion gravan. Aliparte