Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La dua principo kiu devenas de la difino de prof. Jespersen estas tiu ĉi:

«La internacia lingvo devas enhavi neniun senutilan komplikaĵon.»

Estas vere strange ke la aŭtoroj de Ido forgesis tiun principon ĝis la punkto de enkonduki en la internacian lingvon formojn kies perfekta senutileco estis elmontrita de dudek jaroj da praktiko, kaj kiuj plie tute ne ekzistas en la plimulto el la modernaj lingvoj.

En ĉiuj tiuj modernaj lingvoj la pasivo formiĝas per la helpo de helpverbo akompanata de la koncerna participo. Oni diras: «être aimé», «to be loved», «estar amado», «geliebt werden». Estas same en Esperanto.

Tiu formo estas multe tro simpla por la filozofia spirito de s-ro Couturat… Li ne aŭdacas tamen forigi ĝin, sed forgesante komplete la grandan leĝon de la evoluo, kiun li reklamas aliloke, li igas nin retroiri je 20 jarcentoj, kaj kredas esti farinta mirindaĵon dotante Idon per pasiva viĉo plene sinteza. La logiko, kontraŭe, komplete mankas en tio, kaj oni sin demandas per kiu mirindaĵo amesos povas signifi estos amata, aŭ kantesis, estis kantata?

Tio kion ni diras pri la pasiva voĉo, ni devas diri same pri la infinitiva modo.

Ekzistas en Ido por ĉiu verbo ses formoj infinitivaj: tri de la aktiva voĉo: ar, ir, or kaj tri de la pasiva voĉo: esar, esir, esor.

Jen, oni devas rekoni aprezindan kvanton da senutilaj komplikaĵoj en lingvo kies aŭtoroj havas la pretendemon prezenti al la mondo kiel la solvon «la plej simplan kaj la plej facilan de la internacia lingvo».