Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Al la principoj de simpleco kaj de reguleco — kiuj devigas sin kiam oni volas realigi la «plej bonan» internacian lingvon, kaj «la plej facilan por ĉiuj» — oni devas aldoni alian principon de kiu logiko kaj prudento montras la konvenon, por ne diri la neceson. Oni povas formuli ĝin jene:

La internacia lingvo devos sin prezenti en kondiĉoj de eŭfonio kaj de beleco ellaboritaj ĝis maksimuma eblo.

Inter du lingvoj egale simplaj, egale regulaj, egale internaciaj, sed el kiuj unu kontentigas pli perfekte ol la alia la postulojn de beleco kaj de harmonio laŭ aspekto, ni ne hezitos elekti tiun lastan.

Tiu principo estis, se ne formilita eksplicite de la aŭtoroj de Ido, almenaŭ rekonata implicite de ili kiel necesa.

Tie denove, post ol esti deklarintaj principojn, s-roj Couturat kaj de Beaufront restis mezvoje en ilia praktika apliko.

La nevariebleco de la adjektivo, prezentita kiel principo, estas kontraŭa ne nur al la ĝenio de ĉiuj lingvoj latinidaj, sed krome al la kutimoj de la granda plimultode la civilizitaj homoj, ĉar estas nur du lingvoj kiuj posedas tion: la angla kaj la hungara; kaj, longe for de korekti tiun apenaŭ kompreneblan kaj nepardoneblan mankon, la itala pluralo per i kontrastas kun la finaĵoj adjektivaj neŭtraj kaj nevarieblaj per a, kaj la finaĵoj anglo-saksaj per al (akcentataj) igas ĝin

eĉ pli ŝoka [1]. Estas anomalio des pli nepardonebla

  1. «Sekreta sento de harmonio,» por uzi la esprimon de s-ro Couturat, igas nin trovi komplete malŝatinda tiun ligon de a singulara al i plurala. Ekzemple: bela flori, multa homi, aŭ plie varm jorni, floroz voyi, ktp.