Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kelkaj samkategoriaj vortoj, kiujn ni nomas paralelaj ĉar ili havas en ĉiuj lingvoj de kiuj ili estas pruntitaj originon, formon kaj uzon iel paralelaj, ĉesas esti tiaj sen kredebla kaŭzo. Kial la formo diplomaco (kaj ne diplomatio) flanke de demokratio? Kial skrib-ar (kaj ne skripta-ar) flanke de lekt-ar — kaj kvanto da malkonsekvencaĵoj de la same tipo? En la plimulto de la kazoj, oni faris tion kun la videbla intenco eviti konfuziĝojn: sed tiu timo mem ne estis ĉiam pravigita.

Sed la difekto plej grava estas en la ortografia formo kiun Ido estas doninta al siaj vortoj.

En la Veraj principoj de la lingvo internacia Ido skribis en dikaj literoj: «La grafismo unue, la fonetismo poste!» Kaj li pravis, pro du kialoj: 1º ĉar 90 fojojn el 100 la internacia lingvo estos skribata, kaj ne parolata; 2º ĉar malakceptante, pro kialoj de praktikeco, la supersignitajn literojn kiuj permesis akordigi la grafismon kun la fonetismo, li estis devigita elekti inter unu kaj la alia: li elektis la unuan, kaj per malkonsekvenco evidenta, li metis ĝin en la duan rangon: estas tiel ke li kripligas ĉiujn vortojn kun kcsc; kaj skribas aceptar por akceptar, suceso por sukceso, instinto por instinkto, ceno por sceno, cience por scienco, ktp… Per priakcenta skrupulo puŝita preter ĝustaj limoj, li malbeligas la tutan katogorion de vortoj kun io, kaj skribas familyo, filiy, historyo, Eklezyo, religyo, radyo, ktp… anstataŭ konservi la grafismon internacian familio, historio, religio, radio ktp…

Ni plu diru ke la pluralo de tiuj vortoj: historyi, religyi, aldonas ankoraŭ pli al ilia malbeleco, kaj igas ilin krome malfacile prononceblaj.