Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La internacieco devas regi ne nur ĉe la vortaro, sed ankaŭ, tiom kiom eble, ĉe la formoj gramatikaj. Kaj necesos zorge bone ke tiu internacieco gramatika, se oni povas tiel nomi ĝin, difektu nek la simplecon, nek la regulecon netuŝeblajn de la internacia lingvo.

Ido enkondukis, kontraŭ ĉiuj reguloj de internacieco, vortojn aŭ formojn gramatikajn, kiujn tiom da aliaj havus multe pli da kialoj por anstataŭigi. De kie venas kad por diri ĉu? kaj ol kiel neŭtra persona pronomo de la 3º persono?

Kial esti elektinta ar por indikilo de la infinitivo, kaj ez kiel finaĵon de la subjunktivo imperativa?

Volante flati la hispanojn kaj la francojn, tiuj du finaĵoj profunde ŝokas ilin. Se la hispano aprobas kiam li vidas la verbon amar, se la franco komprenas kiam oni diras al li venez, ili ne povas reciproke malebligi al si trovi groteske, ke venir tradukiĝas per venar, dormir kaj courir per dormar kaj kurar, kaj ke li irez signifas: ke ili iru.

Ni aldonu ke tiuj arbitraj finaĵoj venigas al la gramatiko ĉiun specon de zorgoj. La finaĵoj per ar, kiuj estas absolute damnitaj de la evoluo, devigas enkondukon de esceptoj en la akcentado de la vortoj, kaj ili krome ne povas esti konvene prononcataj de la angloj. Koncerne la finaĵon ez neakcentata, ĝi ne estas sufiĉe sonora por dece ludi la rolon de imperativo.

Ni ne povas eksponi tie ĉi ĉiujn el la difektoj de Ido. Sed necesis substreki la plej frapajn makulojn de ĝia gramatiko kaj de ĝia vortaro.